| Nun mi rigardas futbalon. |
[jan. 29-a, 2006|05:16 pm]
Alexandre
|
| [ | Nuna humoro |
| | zorgplena | ] |
| [ | Nuna muziko |
| | Mirah - After You Left | ] | Ĝi estas pli interesa ol aliaj sportoj. Ade mi estas rigardanta la ludoj de la FA Cup. Liverpool venkis je Portsmouth hodiaŭ, kun du goloj, dum Portsmouth golis unue. Tio estas tre ekscita afero. Do, tio feliĉigas min. Sed, ankaŭ, mi devas fari maldezirindan aĵon ĉe lernejo.
Mi devas parkeri poemon, kiun mi skribis, antaŭ morgaŭ. Mi devas prezenti ĝin sur scenejo, antaŭ proksimume 40 enuitaj, malfeliĉaj homoj. Mi estas tre, tre nerva, kaj ankoraŭ mi bezonas parkeri la poemon. Mia poemo estas malbonega, sed ĝin mi skribis dum multe da horoj. Mi nur ne povas skribi poezion. Tamen, ni ankaŭ bezonis skribi resumon, kaj mi ne eĉ prenis ĝin skribi bone. Mi ne zorgas pri ĉi tiu projekto.
Do, mi nur sidas ĉi tie, kaj mi manĝas multe da cerealon. Ankoraŭ mi ne ekparkeras la poemon, kaj jam estas la 5-a. Certe mi devas komenci baldaŭ, alie verŝajne mi ne memoros la poemon morgaŭ. Eble mi ne eĉ bezonas prezenti morgaŭe. La plej malfrue mi povus prezenti estus marde. Ehh.
Hieraŭ, mi legis dum tri horoj de mia libro, Atlas Shrugged, de Ayn Rand. Tio estas bonega rakonto kun inteligentaj roluloj. Mi finos ĝin maje, kaj tiam mi komencos legi alian libron, kaj espereble mi finos tion pli rapide.
Okej, mi iru. Estu bone, amikoj. |
|