Home
Li havas kurbkrucon skulptita en la polmo. - la 16-a de junio 2006 [entries|archive|friends|userinfo]
Alexandre

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

junio 16-a, 2006

Lernejo preskaŭ estas finita. [jun. 16-a, 2006|01:07 am]
[Nuna humoro | bone]
[Nuna muziko |Veruca Salt - Forsythia]

Mi scias ke mi ne afiŝis dum longa tempo, sed nun mi volas tajpi Esperante. Mi nur havas unu teston plu; estas testo de la hispana. Mi pensas ke mi pretas... mi nur esperas ke ne estas refleksivaj ordonoj en ĝi. Ankaŭ, mi bezonos prezenti projekton pri ĉiuj miaj lerneja laboraĵoj. Post tio, mi nur bezonos iri al lernejo je lundo kaj mardo ĉar mi bezonos spekti la saman projekton prezentata de miaj du amikoj.

Post kelkaj semajnoj, mi iros al Hispanio kun kelkaj personoj de mia lernejo! Mi estas tre ekcitita. Ni foriros tien je la 27-a, mi kredas. Ni restos en malgranda urbeto dum proksimume la unuaj tri semajnoj, kaj poste, ni iros al aliaj lokoj ene de la lando. Hieraŭ, miaj gepatroj aĉetis por mi novan fotilon. Mi bezonas lerni kiel ĝi estas uzata. Tio memorigas min ke mi lernos la francan la venonta jaro. Ĝi ankaŭ min ekcitas.

Ankaŭ, mi tre ĝuas la Mondpokalon. Mi spektis multe da ludoj tutaj tagoj. Mi estas tre ekcitita pri la ludo inter Italio kaj Usono la venonta sabato. Ĉiuj spektu ĝin (hispane, ĉar la hispanlingva komentaraĵo estas multe pli bona ol la anglalingva)!

Do, nun mi studu por la hispana testo kaj praktiku por la prezentaĵo. Morgaŭ neniam ŝajnos fini :I. Bonan nokton, ĉiuj.
LigiloAfiŝu novan komenton

navigation
[ viewing | junio 16-a, 2006 ]
[ go | Antaŭa tago|Sekvonta tago ]